Pri mi

Paweł FISCHER-KOTOWSKI, ankaŭ nomata fiskotFisKot pro la unuaj literoj de liaj familiaj nomoj (n. 1990) estas pola esperantisto, hom-rajta kaj GLAT-a aktivulo. Studento pri biblioteka kaj scienca informado ĉe la Universitato de Varsovio. Loĝas en Varsovio (PL).

Kunfondinto de la Asocio “Lambda Bydgoszcz”, kiu en lia familia urbo kontraŭagadas diskriminacion, ĉefe kaŭzitan pro sekso, seksa orientiĝo kaj seksa identeco. Nun membras ankaŭ en la Asocio “Lambda Warszawa”. Libera kunlaboranto de la partio Verduloj 2004.

Estrarano de la Komisiono de Socia Dialogo pri Egaleca Traktado apud Varsovia Urbodomo, kie reprezentas Asocion “Lambda Warszawa”.

Individua membro de la Universala Esperanto-Asocio – fakdelegito pri homaj rajtoj kaj samseksamo. Membras ankaŭ en la esperantaj Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj kaj Pola Esperanto-Junularo.

Paweł estas aŭtoro de la polalingva manlibro “Ni parolu pri la diverseco!” (PDF, ĉ. 6 MB) por organizantoj de la akcio “Homa Biblioteko”, kiu celas montri pozitivajn aspektojn de la diverseco kaj profitigi realecon dank’ al ĝi. La publikigaĵon eldonis en la 2008 jaro Asocio Lambda Warszawa – la plej malnova GLAT-organizo en Pollando – dank’ al dotaĵo de la varsovia Ambasado de Reĝlando Nederlando.

Paweł ankaŭ kunlaboras kun “Replika” (La Repliko) – la sola polalingva presa GLAT-revuo – kaj esperanta “Forumo”, kie skribas pri eventoj kaj novaĵoj pri GLAT ĉe la mondo. Do se Vi scias pri ia grava GLAT-afero, nekonata aŭ nepublikigita per amaskomunikiloj – skribu al mi!

Paweł esperantiĝis en la 2005 jaro, tamen pli aktive uzas la lingvon ekde la 2008.

Fiskot ĉe la reto: Esperanto.com, Facebook, Pasporta Servo, Vikipedio