Saluton mondo, denove!
dimanĉo, 15 Novembro 2009Lige kun ege malafabla viruso (ĥo, ĉu Vi konas iun ajn afablan?), kiu infektis mian komputilon, mi perdis la retpaĝon fiskot.info – same la esperantan, kiel la polan version.
Feliĉeto en malfeliĉo, la polan – pli popularan version – ĝi atakis pli frue, do ion el mia esperanta blogo mi havis okazon savi. Eble pli poste mi engluos tiujn kontribuaĵojn, sed nun mi tute havas nek forton, nek humuron por tian “ludadon”, pardonu.
Ĝis baldaŭ!




