Eŭropa Gejfiero 2010

europride

Ni iru kune, kun Esperanto-flago!
Ni montru ke ekzistas esperantistaj GLAT-anoj
kaj ke Esperanto estas lingvo de egaleco kaj diverseco!

La Eŭropa Gejfiero (EuroPride) estas ĉiujara GLAT-parado* okaze de Christopher Street Day, kiu okaziĝas ĉiufoje en alia eŭropa urbo kaj estas la ĉefa Gejfiero (angle: Gay Pride) en la Eŭropo.

Ĉi-jare (2010) la Eŭropa Gejfiero okazos unuafoje en ŝtato de la Mez-Orienta Eŭropo – Pollando. Ni festos la Eŭropan Gejfieron 2010 sub la vokvorto “Libereco – Egaleco – Toleremo” en Varsovio, la 17-an de julio 2010.

Ĉiuj geesperantistoj estas kore invititaj partopreni tiun ĉi eventon – unu-grupe, kun Esperanto-flago kaj tuko kun iu vokvorto en E-o. Ni montru, ke ekzistas esperantistaj GLAT-anoj kaj ke Esperanto estas lingvo de egaleco kaj diverseco!

Krom la kuna partoprenado en la parado, eblas organizi E-renkontiĝon de personoj kiuj alvenos, propagandi Esperanton, ekscii pri la jura kaj socia situacio de GLAT-personoj en Pollando kaj ĝenerale Mez-Orienta Eŭropo kaj, kompreneble, diboĉi en varsoviaj klubejoj.

Nepre alvenu urbon, kie estis eldonita la Unua Libro (EuroPride okazos tuj antaŭ la 123 datreveno de la naskiĝo de Esperanto!) por subteni Esperanton kaj gejajn rajtojn. Kaj ĝuu samtempe kaj GLAT-an, kaj esperantistan etoson!

Ĉiujn interesitojn mi petas kontakti – tio helpos pritaksi kiom da personoj alvenos kaj pli bone kunordigi la aferon. Mi volonte helpos trovi tranoktejon kaj respondos ĉiujn demandojn.

La programo estos publikigita ĉi-tie malpli frue.

* GLAT = gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj (LGBT)

Vidu ankaŭ:
Oficiala retpaĝo de la Eŭropa Gejfiero 2010 (nur angle kaj pole)

Kontrolu ĉe la Vikipedio:
EuroPride, Geja Fiero, GLAT, Samseksemo: en Eŭropo kaj en Pollando