Venu, vidu kaj… verku! Ĉe la Vikipedio
La nova monato liveris al ni kelkajn novaĵojn. Feliĉe, la unua de aprilo estas ŝercotago, do ne ĉiuj veras. Almenaŭ tiel mi esperas!
E@I informis ĉe la sia retpaĝo, ke ĝi alinomiĝas al Education@Internet kaj ne plu uzos Esperanton (oni devas konsenti: terura ŝerco!) kaj, aliflanke, Libera Folio avertis siajn legantojn: “por kontraŭlabori la ĉiam pli maltrankviligan disvastiĝon de la latina literaro, ni tial ekde nun uzos nur la preferatan alfabeton de Zamenhof – la cirilan”. Probable neniu kredis je tiu ĉi informoj, sed certe kelkaj miris kaj multaj ridetis. Estas agrable, ke tiu amuza tago estas festata ĉe la Esperantujo!
Alian gravan novaĵon, kiun ni obtenis ĉe la komenco de la kvara monato de jaro, estas la afero tute vikipedia, tamen direktata ne nur por vikipediistoj. Vikipedia komunumo kaj E@I (feliĉe, ambaŭ esperantistaj!) anoncis la aprilon monato de Vikipedio kaj volas premii kontribuojn al la esperanta Vikipedio farotaj dum la tuta aprilo 2010. Ĉiu peno farata por plibonigi kvaliton de la esperanta Vikipedio indas aplaŭdon kaj subtenon, ĉar ebligas montri Esperanton kiel lingvon, en kiu oni eblas paroli ne nur pri ĉie ĉeestanta en Esperantujo amikeco, sed ankaŭ pri politikaj, geografiaj, sciencaj kaj aliaj ĉiutagaj temoj.
Vidu ankaŭ:
E@I: E@I transiras al la angla
Libera Folio: Латинай литерой? Не данкон!
Kontrolu ĉe la Vikipedio:
Ŝercotago, Vikipedio:Konkurso
3 Aprilo 2010 je 18:06
En la vikipedia konkurso mi fondis individuan premion, kiun mi tre rekomendas
Jen detaloj:
http://lukiz.wordpress.com/2010/03/31/kiu-volas-mojosan-biermalfermilon/