Mortis pola subtenantino de gejaj rajtoj

Dum la tragedia kraŝo de la pola prezidenta aviadilo apud la rusia urbo Smolensk, kiu okazis hieraŭ matene, inter aliaj mortis unu el malmultaj polaj politikistoj, kiuj kuraĝe batalas por homaj, virinaj kaj GLAT-aj rajtoj. Mortis Izabela Jaruga-Nowacka, deputito de la pola parlamento, kara subtenantino de la GLAT-movado, iama registara plenpovulo pri egala stato de virinoj kaj viroj.

Kiam ŝi postenis tiun ĉi oficon, okazis la socia akcio “Ili vidu nin!”, dum kiu samseksaj paroj montriĝis ĉe la afiŝoj metiĝante siajn manojn. Tiu evento komenciĝis en Pollando debaton pri egalrajteco de gesamseksemuloj kaj maltabuiĝis samseksemon. Sen ŝia helpo tiu-ĉi akcio ne okazus.

Omaĝon al memoro pri Ŝi!

Vidu ankaŭ:
Galerio de kelkaj afiŝoj “Ili vidu nin!”

Kontrolu ĉe la Vikipedio:
Izabela Jaruga-Nowacka, Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo

Doni respondon