Ĉu eblas esperantumi dum Geja Fiero?
lundo, 19 Aprilo 2010La saman tagon, kiam komenciĝos la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, tra la stratoj de Varsovio iros la Eŭropa Gejfiero (EuroPride) – alivorte: tuteŭropa parado de geja fiero.
Ĝi estos grava festo, ĉar unuafoje en la historio EuroPride okazos ekster la orienta limo de Germanio, en Mez-Orienta Eŭropo. Probable alvenos multaj homoj kaj en Pollando plifortiĝos la debato pri rajtoj de gesamseksemuloj.
Mi ŝatus uzi tiun ŝancon ne nur por paroli pri demandoj ligitaj kun gejfobio aŭ registrita partnereco, sed ankaŭ promocii Esperanton! Ĉu eblas?
Mi kore invitas partopreni. Sian ĉeeston jam nun planas tri esperantistoj, mi bonkore invitas sekvajn!






