Usona Ŝtata Departemento pri Lambda Bydgoszcz

Ĵaŭde Ŝtata Departemento de Usono publikigis sian ĉiujaran raporton pri la respektado de homaj rajtoj ĉe la mondo, ĉi-foje dum la 2009 jaro. En la ĉapitro pri Pollando oni tuŝas temon GLAT kaj i.a. montriĝas la mallonga priskribo de la problemoj kun registrado de la Asocio “Lambda Bydgoszcz” – kiun mi fondadis lastjare:

Je la 15-a de julio [2009] ombudsmano intervenis en la jura disputo, en la nomo de la loka filio de LAMBDA, neregistara organizaĵo, kies celo estas kontraŭagadi diskriminacion kaŭzitan pro seksa orientiĝo. En Junio tribunalo de la unua instanco en Bydgoszcz kaj urbaj aŭtoritatoj blokis registriĝon de la grupo. LAMBDA faris formalan plendon kontraŭ la tribunala regaĵo. En la letero al la tribunalo, ombudsmano konstatis ke okaziĝis rompo de la leĝo pri registrado de asocioj, kaj ĉiuj civitanoj havas egalajn rajtojn partopreni en la publika vivo kaj esprimi sian vidpunkton libere. En la novembro la LAM[B]DA ricevis sian registriĝon.

La plena raporto estas alirebla en la angla lingvo ĉe la retpaĝo de la usona Ŝtata Departemento (2009 Country Reports on Human Rights Practices). La ĉapitro pri Pollando – ĉi-tie.

4 respondoj al “Usona Ŝtata Departemento pri Lambda Bydgoszcz”

  1. Kalle skribas:

    Gratulon pro la tamena sukcesa registriĝo de la asocio!

  2. fiskot skribas:

    Dankon, Kalle. Kun registriĝo fakte ĉio sukcesis, sed mi devis translokiĝi al Varsovio dum la proceso, lige kun mia studado, kaj la formala registriĝo estis aprobita… bedaŭrinde nur kiam mi estis en la ĉefurbo :-(

  3. Keĉjo skribas:

    Interese. Ĉu diskriminacio bazita sur seksa orientiĝo estas komuna en Pollando? Mi, eble erare, pensas pri Pollando kiel progresema lando.

  4. fiskot skribas:

    Dankon pro Via interesiĝo, Keĉjo! Situacio de GLAT-personoj en Pollando estas miaopinie progresema, sed komparante kun aliaj EU-membroŝtatoj – unu el malpli bonaj… Bedaŭrinde. Pli detalajn informojn Vi trovos ĉe la vikipedia artikolo, kiun mi iam prilaboris – Samseksemo en Pollando.

Doni respondon