Arkivo por Marto 2010

Pollando – ĉu vere “religia” ŝtato?

merkredo, 31 Marto 2010

La debato kiu komenciĝis ĉe la Okcidenta Eŭropo kaj temas pri la “ekspansio de islamanoj” nepre alvenis Pollandon.

En Varsovio daŭras konstruado de la dua moskeo. En la ĉefurbo de Pollando ekzistas jam unu alia – malgranda, farita en 1993 jaro per adaptado de la iama vilao. Ĉi-tiu sunaisma moskeo ne sufiĉas al la islama societo – ĉefe dum la religiaj festoj ĝi ne enhavigas ĉiujn kredantojn.

100330moskeo

La sola moskeo en Varsovio servas por kelk-mila islama socio
fot. Jagoda, doorg.info (fonto)

Plejmulto de islamanoj kiuj vivas en Pollando estas ĉi-tie nur “pere”, voje el Arabio al la Okcidenta Eŭropo. Komunumo de islamanoj ne estas tro granda, nombras ĉ. 35-40 mil (skale tuta, preskaŭ 40-miliona ŝtato), sed havas nur kvar moskeoj.

Semajnfine en Varsovio okazis demonstracio de kontraŭuloj, homoj kiuj malaprobas ideon starigi la moskeon kun minareto en – kiel diras kelkaj de ili – “nia katolika lando”. Malgraŭ ke la manifestacio ne estis tro granda, ia parto de socio forte subtenis ĝin. Laŭ opiniosondo farita fine de marto 2010 de Pracownia Badań Społecznych (Laborejo de Sociaj Enketoj) por “Gazeta Wyborcza” (Elekta Gazeto), konstruadon de moskeo apude de ilia loĝloko kontraŭus 42% de enketitoj, 48% akceptus tion.

La moskeo, kiu estas nun konstruata en Varsovio, estas nur parto de la pli granda projekto, nome Centro de Muzulmana Kulturo. Ĝi estos loko kiu promocios kulturon de islamanoj, laŭ planoj en organizotaj tie i.a. art-galerio kaj biblioteko. La preĝa funkcio do ne estos nura kaj malgraŭ ke oni starigos 18-metran minareton, muezino ne alvokos por preĝoj ekstermoskee (lia voĉo estos aŭdebla nur ene de la ĉambro de preĝoj).

La debato pri tiu ĉi temo devigis min konstati, ke la malvero estas ke Pollando estas religi(em)a ŝtato. Simple, ĝi estas nur katolik(em)a.

Usona Ŝtata Departemento pri Lambda Bydgoszcz

sabato, 13 Marto 2010

Ĵaŭde Ŝtata Departemento de Usono publikigis sian ĉiujaran raporton pri la respektado de homaj rajtoj ĉe la mondo, ĉi-foje dum la 2009 jaro. En la ĉapitro pri Pollando oni tuŝas temon GLAT kaj i.a. montriĝas la mallonga priskribo de la problemoj kun registrado de la Asocio “Lambda Bydgoszcz” – kiun mi fondadis lastjare:

Je la 15-a de julio [2009] ombudsmano intervenis en la jura disputo, en la nomo de la loka filio de LAMBDA, neregistara organizaĵo, kies celo estas kontraŭagadi diskriminacion kaŭzitan pro seksa orientiĝo. En Junio tribunalo de la unua instanco en Bydgoszcz kaj urbaj aŭtoritatoj blokis registriĝon de la grupo. LAMBDA faris formalan plendon kontraŭ la tribunala regaĵo. En la letero al la tribunalo, ombudsmano konstatis ke okaziĝis rompo de la leĝo pri registrado de asocioj, kaj ĉiuj civitanoj havas egalajn rajtojn partopreni en la publika vivo kaj esprimi sian vidpunkton libere. En la novembro la LAM[B]DA ricevis sian registriĝon.

La plena raporto estas alirebla en la angla lingvo ĉe la retpaĝo de la usona Ŝtata Departemento (2009 Country Reports on Human Rights Practices). La ĉapitro pri Pollando – ĉi-tie.