Nek kolĥozo, nek sovĥozo – nur ripozo!
dimanĉo, 7 Februaro 2010Ĵus finiĝis ĉe la Universitato de Varsovio la ekzamen-sesio. Ĝi estis por mi la unua kaj mi havis okazon kontroli kion mi eklernis dum la unua semestro de studado. Ne estis malplej bone – mi sukcesis ĉe tri el ĉiuj kvar ekzamenoj, ricevante notojn 4 kaj 4+ en 4-grada sistemo (de 2 ĝis 5). Mi sukcesis pri inform-prilaborado, inform-fontoj kaj beletraĵo. Malgajno okazis dum la buŝa ekzameno pri historio de Pollando kaj universala, kiam mi streĉiĝis nekonante respondon por la demando “Kia estas diferenco inter kolĥozo kaj sovĥozo?”. Poste estis nur malpli bone, kiam profesoro demandis min pri detaloj de stalinismo… Atendas min la korekta ekzameno marte.
Sed ĝenerale – mi estas kontenta, ke ĉiuj ekzamenoj pri direktaj lerno-objektoj mi plenumis bone. Restas nur trista historio. Tamen antaŭ mi plena libera semajno, dum kiu mi planas tralegi atendantajn artikolojn, blogerojn kaj librojn. Kompreneble – ankaŭ esperantajn. Por lerni pri historio alvenos tempon poste.




