MMIX
Jam tradicie dum jarŝanĝo oni rezumas finantan jaron. Se mi pripensos kio okazis ĉe mi dum 2009, mi ne povas havi kaŭzon por malgajigi. La fininta jaro estis por mi ne nur sufiĉe bona, sed ankaŭ tre grava. Probable eĉ la plej grava en mia ĝisnuna mallonga vivo…
Plenumita maturekzameno, komenco de studado ĉe la universitato, ligita kun tio translokiĝo – al fremda urbo (nu, bone, ne tute!). Iusence mi maturiĝis ankaŭ lingve – atingante nivelon B2 ĉe la esperanta lingvoekzameno, partoprenante unufoje E-aranĝon (UK en Bjalistoko), havante la unuan prelegon en ne-gepatra lingvo (memkompreneble – en Esperanto, dum ARKONES en Poznano), fine mi ekestis fakdelegito de UEA en la kampoj “homaj rajtoj” kaj “samseksamo”.
Ankaŭ je tiuj kampoj sukcesis ĉe mi. La Asocio Lambda Bydgoszcz, kiun mi komencis fondiĝi ankoraŭ en semptembro 2008 fine estis registrita – post bataleto kun aŭtoritatoj. Mi gajnis – ankaŭ unuafoje! – la financan subtenon por la projekto “Bydgoszcz’aj Tagoj de Diverseco 2010″ kaj prosperis kunlaboro kun PLUS Mannheim – simila asocio el la partnera urbo de Bydgoszcz, Mannheim…
Kompreneble, mi ankaŭ kelkajn aferojn fuŝis, pri kelkaj aliaj mi forgesis, malgraŭ ili estis gravaj…
Mi esperas, ke la komencanta jaro ne estos malpli bona. Mi ŝatus daŭrigi miajn aktivecojn kaj plu spertigi. Probable tiu bonfarto ne okazis sen helpo kaj subteno de miaj kunlaborantoj, konatuloj kaj amikoj. Mi ŝatus el tiu loko danki al ili ege varme – Gekaraj! Ni plu laboru kune por realigi niajn celojn. Pli bona mondo ja eblas!
Feliĉan Novjaron! Precipe al homoj, kiuj jarŝanĝon festis en Zakopane, ĉe la unua JES, kiun mi bedaŭre preterlasis…