Saluton mondo, denove!
Lige kun ege malafabla viruso (ĥo, ĉu Vi konas iun ajn afablan?), kiu infektis mian komputilon, mi perdis la retpaĝon fiskot.info – same la esperantan, kiel la polan version.
Feliĉeto en malfeliĉo, la polan – pli popularan version – ĝi atakis pli frue, do ion el mia esperanta blogo mi havis okazon savi. Eble pli poste mi engluos tiujn kontribuaĵojn, sed nun mi tute havas nek forton, nek humuron por tian “ludadon”, pardonu.
Ĝis baldaŭ!
15 Novembro 2009 je 18:00
Hm, ĉu viruso en via komputilo detruis vian retejon? Mi ne komprenas la ligon – la retejo ja ne troviĝas en via komputilo. Cetere, momente io malagrabla trafas ankaŭ mian retejon, sed ŝajnas ke la problemo estas en la servilo, almenaŭ tion asertas la servilfirmao. Do, mi supozas ke ĉio baldaŭ denove ekfunkcios. Ĝenerale indas regule fari sekurkopiojn de la retejoj,tio ja tre facilas en Wordpress.
15 Novembro 2009 je 18:07
Onidire, homoj dividiĝas inter tiuj kiuj faras sekurkopiojn kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne faras.
Kaj pri la viruso… Ĝi iamaniere trairis el mia komputilo al la servilo de retpaĝo dank’ al pasvorto, kiu mi stulte savis en la komputilo. Ehh…
15 Novembro 2009 je 20:52
Mi bedaŭras legi tion ke viruso infektis vian komputilon!
Mi ja feliĉas vidi ke vi reestas.
16 Novembro 2009 je 0:57
Fuŝa afero :/ Mi eĉ ne imagis, ke io tia povas okazi. Mian blogon kredeble tio ne trafos, ĉar ĝi kuŝas en servilo de Wordpress. Tamen se tio okazus al PEJ-paĝaro… supozeble mi eĉ ne havus emon rekrei tion, ĉar estas amasego da materialo kaj semajnoj da laboro. Terura malagrablaĵo. Ĉu Vi eble lige kun tio informiĝis kiel sekurkopii paĝaron faratan per Wordpress?
16 Novembro 2009 je 1:07
@ kinlaso
Dankon pro la afablaj vortoj.
@ LukiZ
Ne estas malfacile fari sekurkopion de WordPress-blogo, sed mi ne bezonis tion (aŭ mi tiel pensis!), do mi ne faris tion.
Mi ne volis okazigi tiun panikon – simple mi ne estas eksperto. Plejparte homoj uzas wordpress.com kaj mi uzas wordpress.org, do mia blogo estas ĉe mia servilo. Ĝis nun mi uzis ĝin preskaŭ kiel dosierujo, do probable tiel ĝi estis infektita.
18 Novembro 2009 je 20:22
Viruso? Kio estas?
Se vi uzas Linuksan distribuaĵon, vi ne havas tiun problemon…
Ĉiukaze, mi bedaŭras pro tio. Ĉu vi klopodis reakiri la dosierojn per specifaj programaroj?
Amike,
- Michael