150-a datreveno de la teorio de evoluismo

Precize hodiaŭ pasas 150 jarojn post la unua publikigo de la teorio de evoluismo de Karolo Darvino. Ĝi estis la malkovra verko, en kiu la sciencisto starigis la novajn tezojn pri la evoluado de specioj per natura selektado. La unua eldono – el la 24-a de novembro 1859, do tuj antaŭ la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof – estis rapidege elaĉetita kaj dum la vivo Darvino eldonis sian verkon 6-foje.

La ĝeneralaj premisoj de la teorio temis pri la lukto pri esteco (travivos la plej bone pretitaj), la natura selektado kaj la fakto, ke la ĉiuj specioj estas iamaniere parencaj. Tamen la plej multaj diskutoj kaŭzis tezo pri la komuna homa praulo – la simio.

Antaŭ ol estis eldonita tiu ĉi majstra verko, Darvino laboris pri tezoj dum 20 jaroj. Li bonege sciis, ke disvastigado de la rezultoj de esplorado sekvos la kontraŭon de la Eklezio. Tial li devis labori kaŝe. Post la elpreso de “La Origino de Specioj” la scienca movado dividiĝis inter adeptoj kaj kontraŭuloj de la brita sciencisto.

La verko estas rekomendinda kaj – kio gravas – atingebla esperante: en la reto kaj en la elpresita formo, ĉe la Flandra Esperanto-Ligo, en la Retbutiko.net. En la oktobra numero de “Monato” (2009/10) aperis ankaŭ la recenzo de la verko, skribita de Nikolao Gudskov (ligilo).

Pri la sama temo: Toño del Barrio
Vikipedio: Karolo Darvino, La Origino de Specioj, Natura selektado

Doni respondon