Nek kolĥozo, nek sovĥozo – nur ripozo!

7 Februaro 2010

Ĵus finiĝis ĉe la Universitato de Varsovio la ekzamen-sesio. Ĝi estis por mi la unua kaj mi havis okazon kontroli kion mi eklernis dum la unua semestro de studado. Ne estis malplej bone – mi sukcesis ĉe tri el ĉiuj kvar ekzamenoj, ricevante notojn 4 kaj 4+ en 4-grada sistemo (de 2 ĝis 5). Mi sukcesis pri inform-prilaborado, inform-fontoj kaj beletraĵo. Malgajno okazis dum la buŝa ekzameno pri historio de Pollando kaj universala, kiam mi streĉiĝis nekonante respondon por la demando “Kia estas diferenco inter kolĥozo kaj sovĥozo?”. Poste estis nur malpli bone, kiam profesoro demandis min pri detaloj de stalinismo… Atendas min la korekta ekzameno marte.

Sed ĝenerale – mi estas kontenta, ke ĉiuj ekzamenoj pri direktaj lerno-objektoj mi plenumis bone. Restas nur trista historio. Tamen antaŭ mi plena libera semajno, dum kiu mi planas tralegi atendantajn artikolojn, blogerojn kaj librojn. Kompreneble – ankaŭ esperantajn. Por lerni pri historio alvenos tempon poste.

MMIX

1 Januaro 2010

Jam tradicie dum jarŝanĝo oni rezumas finantan jaron. Se mi pripensos kio okazis ĉe mi dum 2009, mi ne povas havi kaŭzon por malgajigi. La fininta jaro estis por mi ne nur sufiĉe bona, sed ankaŭ tre grava. Probable eĉ la plej grava en mia ĝisnuna mallonga vivo…

Plenumita maturekzameno, komenco de studado ĉe la universitato, ligita kun tio translokiĝo – al fremda urbo (nu, bone, ne tute!). Iusence mi maturiĝis ankaŭ lingve – atingante nivelon B2 ĉe la esperanta lingvoekzameno, partoprenante unufoje E-aranĝon (UK en Bjalistoko), havante la unuan prelegon en ne-gepatra lingvo (memkompreneble – en Esperanto, dum ARKONES en Poznano), fine mi ekestis fakdelegito de UEA en la kampoj “homaj rajtoj” kaj “samseksamo”.

Ankaŭ je tiuj kampoj sukcesis ĉe mi. La Asocio Lambda Bydgoszcz, kiun mi komencis fondiĝi ankoraŭ en semptembro 2008 fine estis registrita – post bataleto kun aŭtoritatoj. Mi gajnis – ankaŭ unuafoje! – la financan subtenon por la projekto “Bydgoszcz’aj Tagoj de Diverseco 2010″ kaj prosperis kunlaboro kun PLUS Mannheim – simila asocio el la partnera urbo de Bydgoszcz, Mannheim…

Kompreneble, mi ankaŭ kelkajn aferojn fuŝis, pri kelkaj aliaj mi forgesis, malgraŭ ili estis gravaj…

Mi esperas, ke la komencanta jaro ne estos malpli bona. Mi ŝatus daŭrigi miajn aktivecojn kaj plu spertigi. Probable tiu bonfarto ne okazis sen helpo kaj subteno de miaj kunlaborantoj, konatuloj kaj amikoj. Mi ŝatus el tiu loko danki al ili ege varme – Gekaraj! Ni plu laboru kune por realigi niajn celojn. Pli bona mondo ja eblas!

Feliĉan Novjaron! Precipe al homoj, kiuj jarŝanĝon festis en Zakopane, ĉe la unua JES, kiun mi bedaŭre preterlasis…

Atentu! Mi respondas retmesaĝojn

23 Decembro 2009

Intensaj tri semajnoj de la decembro mi finigis en mia familia urbo Bydgoszcz. La malvarmumo, kiu devis alveni min ĝuste dum tiu tempo, ne lasis al mi eĉ iom malrapidigi kuron, kaŭzitan ĉefe pro studado. Tamen nun finfine estas – la dezirata vintra paŭzo, kiu lasos, mi esperas, fini kelkajn aferojn ankoraŭ en kuranta jaro kaj pli bone prepariĝi por la sekva jaro.

Mi komencas de respondado retmesaĝojn. Nun la tempo por ĉirkaŭpreni kelkcenton da nelegitaj retmesaĝoj el kiuj minimume kelkdeko bezonas respondon kaj dekkelk – urĝan…

Almenaŭ estas bona atmosfero por ĉi tio – la libertempo kaj la vetero kiu ne favoras longajn promenojn… Aĉa malvarmo!

091223anghelo

La anĝelo en la urbocentro de Bydgoszcz, fone – la grenejoj,
unu el simboloj de Bydgoszcz
/ fot. FotoMiasto.pl

150-a datreveno de la teorio de evoluismo

24 Novembro 2009

Precize hodiaŭ pasas 150 jarojn post la unua publikigo de la teorio de evoluismo de Karolo Darvino. Ĝi estis la malkovra verko, en kiu la sciencisto starigis la novajn tezojn pri la evoluado de specioj per natura selektado. La unua eldono – el la 24-a de novembro 1859, do tuj antaŭ la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof – estis rapidege elaĉetita kaj dum la vivo Darvino eldonis sian verkon 6-foje.

La ĝeneralaj premisoj de la teorio temis pri la lukto pri esteco (travivos la plej bone pretitaj), la natura selektado kaj la fakto, ke la ĉiuj specioj estas iamaniere parencaj. Tamen la plej multaj diskutoj kaŭzis tezo pri la komuna homa praulo – la simio.

Antaŭ ol estis eldonita tiu ĉi majstra verko, Darvino laboris pri tezoj dum 20 jaroj. Li bonege sciis, ke disvastigado de la rezultoj de esplorado sekvos la kontraŭon de la Eklezio. Tial li devis labori kaŝe. Post la elpreso de “La Origino de Specioj” la scienca movado dividiĝis inter adeptoj kaj kontraŭuloj de la brita sciencisto.

La verko estas rekomendinda kaj – kio gravas – atingebla esperante: en la reto kaj en la elpresita formo, ĉe la Flandra Esperanto-Ligo, en la Retbutiko.net. En la oktobra numero de “Monato” (2009/10) aperis ankaŭ la recenzo de la verko, skribita de Nikolao Gudskov (ligilo).

Pri la sama temo: Toño del Barrio
Vikipedio: Karolo Darvino, La Origino de Specioj, Natura selektado

Saluton mondo, denove!

15 Novembro 2009

Lige kun ege malafabla viruso (ĥo, ĉu Vi konas iun ajn afablan?), kiu infektis mian komputilon, mi perdis la retpaĝon fiskot.info – same la esperantan, kiel la polan version.

Feliĉeto en malfeliĉo, la polan – pli popularan version – ĝi atakis pli frue, do ion el mia esperanta blogo mi havis okazon savi. Eble pli poste mi engluos tiujn kontribuaĵojn, sed nun mi tute havas nek forton, nek humuron por tian “ludadon”, pardonu.

Ĝis baldaŭ!